Print

Print


Re: PAG - Esperanto Grammar
Sebastian Hartwig:

> Do, mi prefere ne plu provu nodigi mian cerbon per provoj formuli angle.
        Laux via placxo.

> Kutime, kiam oni parolas pri la Fundamento, oni ofte
> reduktas ghin al tio, kion oni opinias ghian chefan
> parton: al la Plena Gramatiko (la 16 reguloj).
        Mi ne perceptas tion, sed estu iel ajn, versxajne
ni samopinias, ke la Ekzercaro estas tiom grava, kiom la
Plena Gramatiko - eble ecx pli grava.

> > > Also I would suppose that the rules in PMEG about the article
> > > are extracted out of the Fundamento, as PMEG is normally _very_
> > > Fundamento-ous.
> > Both these conclusions are less than 100% true.
> So what? Where are the 100 % truth? Do 100 % truth exist?

Mi re-vortumu malpli delikate: Estas menciindaj eraroj en ambaux
frazoj.  Estas reguloj en PMEG, kiuj klare ne venas de la Fundamento.
Eble ili ne nepre kontrauxas la Fundamenton, sed estas misgvidige
(se ne malvere) diri ke la regulojn gxenerale oni cxerpis el la
fundamento.

> Se do la Fundamenton ne donas ekzaktan, chiujn eblajn okazojn
> antaudifinantajn priskribon de iu trajto de Esperanto, jen oni
> ja devas serchi solvon trans la Fundamento, sed en la spirito
> de la de la Fundamento priskribata lingvo.

Versxajne ni samopinias.

Amike,
Tomaso