Print

Print


GA"LLMO, Gunnar: _Mokrokalvo la gigantegegego_. Sko"vde: Al-fab-et-o, 1999.
72p. Brosxurita.

Mi tre frue en mia vivo renkontis la diojn de Nordio, (*) unue en la
romaneto "When the World Tottered" de Lester Del Rey, poste en la unua
parto de "The Incomplete Enchanter" de L. Sprague de Camp kaj Fletcher
Pratt. En tiuj fantastoj, tamen, la anahxronismaj cxefrolantoj estis
modernaj usonanoj iel trovigxintaj en la mondo de tiuj dioj, kaj la dioj
rolas nur subtene. En cxi tiu libro, temas pri la dioj mem, tamen ne sen
kelkaj anahxronismaj komentoj fare de ili kaj de la verkinto (precipe,
diversaj aludoj al la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto). (**)

La libro efektive havas du partojn kaj kvar rakontojn el la vivo de la
azoj. En la unua parto ni pli-malpli rekte vidas, kiel la azoj post la
milito kontraux la vanioj volis konstruigi murojn cxirkaux Azbieno ... kiel
tio kondukis al la (iom stranga) naskigxo de la okkrura cxevalo Slejpniro
... kiel tio siavice kondukis al la vizito de la giganto Rungniro al
Azbieno ... kaj kiel tio rezultigis la batalon inter la dio Toro kaj lia
helpanto Cxalvio, unuflanke, kaj Rungniro kaj la eksterordinare grandega
golemo Mokrokalvo aliflanke.

En la batalo Toro suferas suficxe gravan vundon, kaj dum lia kuracigxo li
en la dua parto rakontas al la kuracanta sxamanino la tri aliajn rakontojn.
Temas pri: la malapero kaj savo de Iduna, la diino de la pomoj de junagxo;
la renkonto kun Skrimiro kaj la posta konkurado en la hejmo de
Eksterbienlokio; (***) kaj la preno de la mejle profunda kaldrono de Himiro
el Jotunhejmo.

En kelkaj flankpriskriboj, ni ankaux renkontas kelkajn aliajn interesajn
logxantojn de la nordia mitaro, ekz-e la lupon Fenriro, kiu demordis la
manon de la militodio Tiro, kaj la Mezterserpenton, kies sorto estos,
mortigi Toron en la fina batalo de Ragnaroko.

Mi ege gxuis la libron, kaj ne faris notojn (aparte cxar mi ne legis gxin
kviete, sed lauxtlegis gxin al mia edzino, cxefe dum ni veturis en nia
auxto). Mi tamen trafis du lingvajn malglatajxojn. Unue, en almenaux du
lokoj la verkanto uzis la formulon "bonvolu -u"; tiu devus esti,
kompreneble, aux "bonvolu -i" aux "bonvole -u". Due, la verkanto sisteme
diras "li kontinuis" por "li dauxrigis". Nu, oni ne povas argumenti, ke la
radiko "kontinu'" ne ekzistas en Esperanto; gxi estas ecx oficiala. Sed gxi
estas matematika termino kun specifa signifo. Supozeble oni povus ankaux
uzi gxin metafore, sed gxi devus havi la sencon "paroli plu, sen pauxzo,
sen hezito, sen subita sxangxo de lauxteco aux tembro". Sed tian formulon
oni kutime uzas gxuste kiam okazis pauxzo, hezito, aux subita sxangxo en la
parolado. Do "li kontinuis" estas, laux mi, erara.

Nu, escepte tion la libro estas tre plezuriga. Aldonas al la plezuro, en la
finaj pagxoj, kvarpagxa glosaro pri la diversaj rolantoj en la rakontoj,
kun indikoj pri la originala nomliterumado.

Cetere, Mokrokalvo mem havas tre malgravan rolon en la rakonto; la
ultragolemo aperas nur por farigxi senvivigita.

(*) Laux la glosaro, "Nordion" konsistigas Skandinavio, Suomio, Islando kaj
Groenlando. Supozeble la dioj de Nordio estas fakte la dioj nur de
Skandinavio kaj Islando. Por la suoma mitaro, vizitu la "Kalevala"n, kiu
ankaux ekzistas en Esperanta vestajxo.

(**) Oni aparte atentu la distingon inter la vaniino Freja kaj Friga,
edzino de la diestro Odino; pri tio, PIV montras sin iom konfuzita.

(***) Ne konfuzu kun Lokio, kiu rolas en la sama rakonto. Legintoj de "The
Incompleat Enchanter" certe rekonos cxi tiun parton; sed en cxi tiu libro
ne trovigxas Harold Shea por psihxiatrie helpi al Toro kaj Cxalvio gajni en
la diversaj konkursoj.

---

Ga"llmo, Gunnar: _Mokkrkalfi the Super-Duper Giant_. Sko"vde: Al-fab-et-o,
1999. 72 p. Paperback.

Very early in my life I met the gods of the Northlands, (*) first in the
novella "When the World Tottered" by Lester Del Rey, later in the first
part of "The Incomplete Enchanter" by L. Sprague de Camp and Fletcher
Pratt. But in these fantasies, the anachronistic main characters were
modern Americans who somehow found themselves in the world of those gods,
and the gods only played supporting roles. This book is about the gods
themselves, though not without a few anachronistic comments by them and by
the author (mainly, various allusions to the Complete Illustrated
Dictionary of Esperanto, or PIV). (**)

The book really has two parts and four stories from the life of the Aesir.
In the first part, we more or less directly see how the Aesir, after the
war against the Vanir, wanted to have walls built around Asgard ... how
that led to the (somewhat strange) birth of the eight-legged horse Sleipnir
... how that in its turn led to the giant Hrungnir's visit to Asgard ...
and how that resulted in the battle between the god Thor and his assistant
Thjalfi on the one hand, and Hrungnir and the extraordinarily huge golem
Mokkrkalfi on the other side.

During the fight, Thor suffers a dangerous wound, and while he is being
treated, in the second part he tells the shamaness who is treating him the
other three stories. These are: the disappearance and saving of Idhunn, the
goddess of the apples of youth; the meeting with Skrymir and the later
contests in the home of Utgardhar-Loki; (***) and the taking of Hymir's
mile-deep cauldron from Jotunheim.

In several side-descriptions we also meet some other interesting
inhabitants of northern mythology, e.g. the wolf Fenrir, who bit off the
hand of Tyr the war-god, and the Midhgardhsormr, whose fate will to kill
Thor in the final battle of Ragnaro"kr.

I enjoyed the book very much, and did not take notes (especially because I
did not read it to myself, but read it aloud to my wife, mainly while we
were traveling in our car). But I did find two linguistic glitches.
Firstly, in at least two places the author used the form "bonvolu -u"; that
ought to be, of course, either "bonvolu -i" or "bonvole -u". Secondly, the
writer systematically says "li kontinuis" for "he continued". Well, it
can't be argued that the root "kontinu'" doesn't exist in Esperanto; it's
even official. But it is a mathematical term with a specific meaning. One
might, I suppose, use it metaphorically, but it ought to have the meaning
"go on speaking, without pause or hesitation, without sudden change of
volume or timbre". But this sort of formula is usually used just when a
pause or hesitation, or a sudden change of speech, has occured. So "li
kontinuis" is, I believe, wrong.

Well, except for that the book is very pleasant. The pleasure is added to,
in the final pages, by a four-page glossary about the various players in
the stories, with indications of the original spelling.

Also, Mokkrkalfi himself has a very unimportant role in the story; the
supergolem appears only to be rendered inanimate.

(*) According to the glossary, "the Northlands" are made up of Scandinavia,
Finland, Iceland and Greenland. Probably, the gods of the Northlands are in
fact the gods only of Scandinavia and Iceland. For Finnish mythology, go to
the "Kalevala", which also exists in Esperanto.

(**) You should pay special attention to the difference between the Vana
Freja and Frigg, wife of Odhinn, chief of the gods; PIV is somewhat
confused about this.

(***) Not to be confused with Loki, who plays a part in the same story.
Those who have read "The Incompleat Enchanter" will certainly recognize
this part; but in this book there is no Harold Shea to use his psychiatric
knowledge to help Thor and Thjalfi win in the various contests.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ĉi tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

Literaturaĵoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

ELNA Nacia Kongreso 2002: http://www.esperanto.org/ELNA2002/