Print

Print


    Saluton, ho Donaldo.
    Ni, la interesatoj pro konstruataj lingvoj, apartenas al du grupoj
sociale tre malsamaj: tiuj parolantaj anglan aux tiuj ne parolantaj anglan.
    Al mi interesas esti en listoj pri la afero kun la angla kiel
laborlingvo, sed ankaux en similaj listoj sen la angla. Mi ne volas nur unu
liston, unue cxar mi ne akceptas la monopolojn.
    La demandeto estas simpla: se ci volas mesagxi per angla, cxu kiel ne
uzas vi simple la liston Auslandialogo, respektante la dezirojn havi apartan
liston el la ne denaskaj parolantoj de angla?
    Alia demando: ci estas membro de la listo de Jxakvo Cxandlero, kies
sinteno pri la listoj Auslandialogo kaj ausilinguo dialogo estas suficxe
konata. Ankaux ci diris malkasxe ke ci volas la malfondon de ambaux listoj.
Laux li, neniu membro de lia grupo (do, malankaux ci) malakordis pri miaj du
elpusxoj de la listo (la unua, ne konata de mi gxis la klarigo de Jxakvo
mem). Kiujn sxangxojn volas ci enkonduki en la du listojn? Au, pli precize,
cxu jam Jxakvo Cxandlero donis instrukciojn al ci?
    Ni, la membroj de ambaux listoj, nature volas protekti nin kontraux
eblaj atakoj. Tiu protektado ne konfliktas kun la plej vasta libero de
esprimo; ci suficxe scias pri la malsama etoso tiurilate (rilate al la
libero de esprimo) inter kelkaj listoj suficxe konataj de ci kaj la du
listoj kies malfondon ci dezirus.
    Mi persone havas neniun intencon iri nove al la listo Auxlang-Dialogo
kaj obei la unusolan volon de Jxakvo Cxandlero.
    Cxu mi parolis tauxge klare?
    El Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo.

----- Original Message -----
From: "Donald J. HARLOW" <[log in to unmask]>
To: <[log in to unmask]>
Sent: Saturday, July 06, 2002 1:56 AM
Subject: Re: Use of English/Lists


Je 01.44 atm 2002.07.06 +0200, vi skribis
>     Ho Donaldo.
>     Ne mi fondis la du listojn, sed ni. Cxar Jahuo postulas (sxajne)
>unusolan mastron, ni, la fondintoj, simple uzis komunan adreson de
>elektronika posxto, kies pasvorto estas publika. Teknike, do, cxiu povas
>libere sxangxi lauxplace la du listojn. Ni agas laux linuksaj principoj.
>Politike, la liberalaj kaj demokrataj principoj estas la niaj; kaj science,
>ni agas law la eksperimenta metodo.

Do, mi atendas provi fari kelkajn sxangx(et)ojn. Kiel _mi_ kiel ordinara
listano povas tion fari? (Laux la listo, gxin posedas unusola persono kun
la Yahoo-nomo "fasilinguo" kies adreso estas "fasilinguo@y...")

>     Jen alia afero: sxajnas al mi stranga afero ke ci, konata
esperantisto,
>uzas la anglan en cxi tiu listo kaj ankaux en la listo ausilinguo dialogo,
>kie ne estas permesataj la mesagxoj per angla.

Gxuste pro tiu lasta, mi uzas la anglan en "ausilinguodialogo" -- ni diru,
proteste.

En "Auxlang" mi kutime, sed ne cxiam, uzas la anglan, cxar cxi tiu listo
estis efektive anglalingva kiam mi aligxis al gxi, kaj mia celo cxi tie
estas _komuniki_ kun la listanoj, ne skribi en Esperanto. Se mi celas pere
de la listo homon aux homojn kiuj certe scipovas Esperanton, kaj ne estas
por mi tiel grave paroli al la aliaj listanoj gxuste en tiu mesagxo, tiam
mi skribas en Esperanto. Aux, se oni skribas en iu planlingvo mi kutime
respondas en Esperanto.

Mi rekomendos al ni regulon, kiun mi sugestis private -- ke neniu en la
koncerna listo (kaj finfine devus esti nur unu!) rajtu uzi la propran
denaskan etnan lingvon. James opinias, ke tia regulo ne povas funkcii, kaj
eble li pravas. Sed ... Se tian regulon oni farus, mi cxiam afisxus nur en
Esperanto (aux eventuale la fusxdana aux fusxlatina). Tiel longe, kiel vi
diskriminas kontraux mia lingvo favore al aliaj samspecaj lingvoj, mi
kondutos proteste, kaj se tio kauxzas veran problemon por vi, vi povas
eksigi min el la listo -- vi ja havas tiun potencon.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ĉi tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

Literaturaĵoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

ELNA Nacia Kongreso 2002: http://www.esperanto.org/ELNA2002/