Print

Print


    Saluton, Kjelo kaj Sebastiano.
    Vi simple parolas kaj reparolas pri mia "malbona esperanto", sen iam precizi la trajtojn pri tiu supozata malboneco. Probable cxar nenion vi havas por argumenti.
    Kaj kompreneble, vi neniam priskribos la "gxustajn formojn" anstataux miaj "eraroj". Kun esperantisto kiu formas frazacxon kiel "Mia retposxta programo alie rompis la liniojn ol mi vidis unue", kaj kiu prenas la prepozicion "el" kiel parto de propra nomo (oni vidu frazacxhon kiel: "Ke mi volas elpushi El-Aleksandron estas - kompreneble - malvero.") tio ja estas esperinda.
    Evidente, Kjelo ne celas elpusxi min disde cxi tiu listo. Sed la afero kun Sebastiano aux kun Jxakvo Cxandlero estas tute alia. Mi bone scias ke esperantisto aux idisto (du membroj el malsamaj sektoj cxe la sama lingvo) kutime celas silentigi la kritikojn al sia movado. La objektiva realo estas ke, science, la esperanto-ido ne estas lingvo, sed nur skribsistemo kies okaza parola uzo estas nenio sen la skribado. Faktoj estas faktoj, tre maldolcxaj por Jxakvo Cxandlero aux por Sebastiano, aux ecx por Kjelo, cxar ankaux la interlinguxo estas nur skribsistemo. Kompreneble, la du unuaj cxion faros por ne plu legi min, kiel Jxakvo Cxandlero, cxe sia malamo kontraux Noamo Cxomskio, silentigus lin se li povus; felicxe ke li ne povas.
    Ni, lingvistoj, simple diras ke lingvo estas parola komunikilo poste eble skribata, sed, ecx se neniam skribata, ja kaj jam lingvo. La tiel nomataj "planitaj lingvoj" kutime ne estas parolaj komunikiloj nek sendependaj disde la skribado, do ili ne estas plene lingvoj. La insultoj kaj la streboj de elpusxo ne sxangxos tiun firman fakton.
    Mi finos ripetante ke "esperantisto" kaj "esperantulo" ne estas la sama ideo. Mi konas la faman deklaracion de Bulonjo. Kaj mi konas ankaux ke oni ne akceptas la nomon "esperantisto" cxe Esperantujo por homo kiu parolas esperanton sed rifuzas la internan ideon, la homaranismon, la akademion de esperanto, la tutan esperantisman movadon, la lingvan nemovismon kaj tiel plu, akceptante kaj uzante la esperanton kiel nur komunikilon. Kiel ja agnoskas Donaldo Harlouxo, la nuanco ekzistas kaj gravas.
    Uzi la nomon "esperantisto" por homo kiu atakas la esperanton per la esperanto estas, nature, absurdajxo. Tiu estas esperantulo, uzanto de la lingvo esperanto, sed ne esperantisto.
    Por eviti tiun konfuzon, kelkaj esperantuloj proponas la nomon "espo" por la zamenhofa planita lingvo, precipe cxar ili diras ke paroli planitan lingvon neniel rilatas kun havi esperon. Do, ili diras ke ili estas espistoj, aux espuzantoj, neniel esperantistoj. Oni notu ke la prauzuloj aplikis la nomon "esperantoj", ecx sub pluralo, por indiki la homojn kiuj parolas la esperanton; ankoraux restas ehxo el tiu uzo en arkaika religia himno: "La Espero", verkita de Zamenhofo.
    Nature ke mi vigle kaj senkondicxe rifuzas ligi apartan ideologion, filozofion, etikon aux religion kun planita lingvo. Tial mi ne estas esperantisto, nur esperantulo.
    El Aleksandro.
----- Originalaj Mesagxoj -----
 
fasilinguo ha scrit:
 
>    Mi skribis en gxusta kutima esperanto.
 
Ne.
 
Mia retposhta programo alie rompis la liniojn ol mi vidis unue, do jen mi
ghustigas:
 
>> Nun noteto por popolo kiel Jxakvo Cxandlero, Donaldo Harlouxo, Bjorno
>                 ^^^^^^
>
>>  Vi, eble, kritikos min cxar mi respondas per la esperanto al homo
>                                                ^^
>
>> de la esperanto devas alparoli lin aux sxin per la esperanto. Vi, la
>     ^^
>
>> vi petas permeson por uzi la esperanton, la idon, la euxropigxinon, kaj
>                            ^^             ^^       ^^
 
Pri la sensencaj elbushajhoj pri "esperantisto" mi ne devas respondi (vd.
Deklaracion de Bulonjo). Ke mi volas elpushi El-Aleksandron estas -
kompreneble - malvero. (Kvankam mi preferus, ke li hantu aliloke.)
 
Sebastiano
 
 
 
    La demando estas chu oni kuraghus dungi lin por tradukado. Kiel li tradukas el esperanto en la hispana oni ne povas ja scii. Se li havas sian propran formon de hispana lingvo oni povas trovighi en terura situacio...
    Kjell R