Print

Print


Ne forgesu, ke se vi atendos kelkajn horojn, vi trovos la koncernajn
programojn en MP3-formato cxe www.radioarkivo.org .

Don't forget that if you wait a few yours, you'll find the programs in
question in MP3 format at www.radioarkivo.org .

>To: <[log in to unmask]>
>From: "Redakcio Esperanto" <[log in to unmask]>
>Date: Fri, 4 Mar 2005 18:03:36 +0100
>Subject: (landa agado)   Semakjfine en Pola Radio
>
>Karaj Geauxskultantoj,
>
>Bv. trovi sube la semajnfinajn programproponojn de la E-Redakcio de PR.
>
>Cxiujn detalojn pri ni, pri niaj elsendoj, elektitajn tekstojn de niaj
>programeroj vi facile trovos en nia TTT-ejo: www.radio.com.pl/polonia/
>
>Ne forgesu reagi je niaj cxiutagaj E-programoj el Varsovio. Viajn
>opiniesprimojn, kritikojn, proponojn ni atendas senpacience laux la
>adreso: [log in to unmask]
>
>Ni atendas ilin ankaux per la tradicia posxto cxe la adreso: Pola Radio,
>Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.
>
>  Dankon pro via atento kaj kontribuemo,
>  Barbara Pietrzak - Estro de la E-Redakcio de PR
>
>1) Vendrede la 04-an de marto 2005 ni prezentas nian mikrofonan viziton en
>la Internacia Kulturcentro en Herzberg, Germanio, kiu gxuas prestigxon
>ankaux cxe la urbaj auxtoritatoj kaj esperas plenumi signifan rolon en la
>pliintimigo de la kontaktoj kun la partnera urbo en Pollando, Gora.  Niaj
>interparolantoj estas Peter Zilvar, Otto Kern kaj Zsofia Korody.
>
>Post la satelita emisio je la 21.00 horo okazas la enretigo de la
>programo, kiu estas auxdebla kaj elsxutebla dum la sekvaj 24 horoj, kaj
>poste rete konsultebla dum la tuta semajno. La elsendo ripetigxas la 4-an
>kaj 5-an fojojn dum la sekva tago je la 10.30 kaj la 12.00 horoj laux la
>mezeuxropa tempo, nur persatelite.
>
>2) En la sabata programo, la 05-an de marto 2005 kadre de la sonmagazino
>"Esperanto ekspreso" ni prezentas la lastan sondokumentan retrorigardon al
>la 89-a UK en Pekino.
>
>Antaux la sonmagazino cxi-foje kadre de "Ni invitas al Pollando" ni
>rakontos al vi pri la nordorienta  urbeto Pisz.
>
>En la fino de la programo vi trovos la 3-an parton de la fabelo de
>Miyazawa Kenzi "La kvara de monato de Narciso".
>
>3) Dimancxe, la 06-an de marto 2005  kiel kutime ni pritraktas
>korespondajxojn de niaj auxskultantoj, kies mesagxoj atingis la redakcion
>en la lasta periodo. Nunsemajne ni prezentas ankaux la statistikon de la
>korespondaj kontaktoj kun niaj geauxskultantoj en februaro 2005.




-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo