Print

Print


English version follows

GUDSKOV, Nikolao: Epitomo de esperantologio. Moskvo: Impeto, 2002. 
151p. Brosxurita.

Temas pri provo diskuti, pli-malpli komplete, la historion kaj 
aktualan staton de la Esperanto-movado. Gxi komencigxas per kvinpagxa 
prezento de la interlingvistiko, kun priskriboj de la historioj de 
ses aliaj planlingvoj (Volapuk, Idiom Neutral, Ido, Occidental, 
Novial kaj Interlingua-IALA) kaj mencioj de tri aliaj (Ruski Jezik, 
Latino sine Flexione kaj Basic English). Sed post tio sekvas dekpagxa 
sinoptiko pri la historio de Esperanto, cxefe en formo de jartabeloj. 
Gudskov post dedicxas ses pagxojn al "Ideologio de 
Esperanto-komunumo", kvankam li pli bone estus skribinta 
"ideologioJ", cxar li diskutas dek malsamajn. Sekvas la cxefa parto 
de la libro, 30 pagxoj pri la literaturo kaj kulturo en Esperanto, 
kaj, similteme, 16 pagxoj pri la gazetaro kaj libroeldonado. Aliaj, 
malpli longaj partoj traktas organizojn, arangxojn kaj renkontigxojn, 
Esperanto-centrojn kaj instruado de Esperanto.

La libro forte emfazas ne la tutmondan Esperanto-movadon aux 
-komunumon, sed tiu de Rusio, kio ne estas aparte surpriza, cxar la 
libro estas verkita "celant[e] preparigxi al B- kaj C-nivelaj 
ekzamenoj de la Cxefa Atesta kaj Lingva Komisiono de Rusia 
Esperantista Unio". Evidente, libro kiu dedicxus egalan spacon al, ni 
diru, la Esperanto-movado en Brazilo, Hungario kaj Cxinio estus 
almenaux duoble tiel longa.

Ekzistas kelkaj relative gravaj mankoj. Parte tion kauxzas la fakto, 
ke la libro aperis en 2002, kaj oni ne diskutas la evoluadon de la 
Esperanto-movado inter tiam kaj 2006. Sed unu aux du estis eviteblaj 
kaj evitindaj. Mi pensas aparte pri la subsekcio "Kinoarto", en kiu 
oni mencias la krimfilmon "Angoroj" kiel "la solan plentempan 
(duon)profesian ludfilmon [en Esperanto]" kaj tute ne mencias la 
filmon "Incubus", kiu estas suficxe vaste konata.

Iom amuze, en la unua suplemento (apendico), en listoj de kongresoj, 
Gudskov lasas sin delogi la "LandIisman" sistemon; la nomo de 
preskaux cxiu lando finigxas per -IO: Kubo farigxas Kubio, Kanado 
farigxas Kanadio, Nederlando farigxas Nederio, ekzemple. Unu stranga 
kaj unika escepto: Usono restas Usono.

Cetere, la dua suplemento enhavas kelkajn valorajn kaj utilajn 
dokumentojn el la historio de Esperanto.

La libro estas utila por cxiu, kiu volas cxemane havi tian kompendion 
pri Esperanto.

---

Gudskov, Nikolao: Epitome of Esperantologio. Moscow: Impeto, 2002. 
151 p. Paper.

This is an attempt to discuss, more or less completely, the history 
and actual state of the Esperanto movement. It begins with a 
five-page introduction to interlinguistics, with descriptions of the 
histories of six other planned languages (Volapuk, Idiom Neutral, 
Ido, Occidental, Novial and Interlingua-IALA) and mentions of three 
others (Ruski Jezik, Latino sine Flexione and Basic English). But 
after that there follows a ten-page synopsis of the history of 
Esperanto, mainly in the form of tables arranged by date. Gudskov 
then dedicates six pages to "Ideology of the Esperanto Community", 
although he might better have written "IdeologIES", since he 
discusses ten different ones. The main part of the book, 30 pages 
about literature and culture in Esperanto, follows, and, on a similar 
topic, 16 pages about Esperanto magazines and book publishing. Other, 
shorter parts discuss organizations, arrangements and get-togethers, 
Esperanto centers and the teaching of Esperanto.

The book strongly emphasizes not the global Esperanto movement and 
community but that of Russia, which is not especially surprising, 
given that the book was written "with the purpose of preparation for 
the B- and C-level examinations of the Main Attestation and Language 
Commission of the Russian Esperantist Union". Evidently, a book that 
dedicated equal space to, let's say, the Esperanto movement in 
Brazil, Hungary and China would be at least twice as long.

There are several relatively important lacunae. This is partly caused 
by the fact that the book appeared in 2002, and there's no discussion 
of the development of the Esperanto movement from then through 2006. 
But one or two could and should have been avoided. I am especially 
thinking of the subsection "Motion Pictures", in which the crime film 
"Angoroj" is mentioned as "the only full-length (semi-)professional 
film [in Esperanto]" with no mention of the film "Incubus", which is 
quite widely known.

Somewhat amusingly, in the first supplement (appendix), in lists of 
congresses, Gudskov allows himself to be seduced by the "-IO" country 
name system; the name of almost every country ends in -IO: "Kubo" 
becomes "Kubio", "Kanado" becomes "Kanadio", "Nederlando" becomes 
"Nederio", for example. One strange and unique exception: "Usono" 
remains "Usono".

In addition, the second supplement contains several valuable and 
useful documents from the history of Esperanto.

The book is useful for everyone who wants to have such a compendium 
of Esperanto at hand.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo