Print

Print


English version follows.

SCHMIDT Johann: "Historio de la universala lingvo Volapuko". 
Elvolapukigis Philippe Combot. Courgenard: Andre Cherpillod, 1996. 30 
+ XXII p. Brosxurita.

Kvankam la pli multaj homoj lernas Esperanton por uzi gxin, restas 
malgranda sed neneglektebla grupo de adeptoj, kies intereso rilatas 
al la pli gxenerala ideo de planlingvoj. Gxuste ilin devus interesi 
cxi tiu libro, versxajne verkita en 1962, kiu pritraktas la unuan 
planlingvon, kiu akiris suficxe grandan komunumon de adeptoj.

Schmidt ame skizas la historion de la lingvo Volapuko de la Schleyera 
inspirigxo en 1879 tra la tre sukcesaj 1880aj jaroj, la unuaj 
strecxitecoj (en Bavario) en la volapuka movado, la reforma batalo 
inter Schleyer kaj Kerckhoffs, la malrapida fordegelo de la movado en 
la 1890aj jaroj, la preskauxa malapero en la 1900aj jaroj, kaj la 
preskauxa sed aborta renesanco post la reformoj de Arie De Jong. La 
libro finigxas iom optimisme; malgraux la forpaso de De Jong en 1957, 
ankoraux en 1962 Volapu"kagased en Amsterdamo (kiu cetere eldonis la 
originalon de cxi tiu libreto) evidente projektis ambician eldonan 
programon (cxu gxi iam efektivigxis?).

Tamen mi ne nomus cxi tiun historion definitiva. Schmidt dedicxas tro 
multe da spaco al longaj listoj, unu por cxiu jaro, de "gravaj" 
volapukistoj, urboj kun kluboj, kaj libroj eldonitaj en la lingvo (1) 
(kiujn li cetere reaperigas, gxustaloke sed pleonasme, en kelkaj 
utilaj indeksoj), kaj tro malmulte da spaco al analizado de la 
sukcesoj kaj problemoj de la volapuka movado. Aliflanke, li ne emas 
esti aparte jugxema pri ekz-e la cxefgravuloj de la reforma batalo, 
kaj donas tiom da estimo al Kerckhoffs kiom al Schleyer. Ni bezonas, 
en la estonteco, iom pli analizan historion de Volapuko.

Du aferoj trafis min tre interesaj. Unu rilatis al la tri kongresoj 
de Volapuko. Mi cxiam bildigis ilin al mi kiel grandajn amasojn de 
volapukistoj, svarmantaj cxie. Schmidt ne donas partoprenciferojn por 
la dua kaj tria kongresoj, sed mencias, ke 150 homoj partoprenis la 
unuan -- iomete malpli ol kvarono de la nombro, kiu vizitis la unuan 
Universalan Kongreson de Esperanto du jardekojn poste, kaj nur 50% 
pli ol cxeestis la plej grandan Tut-Kalifornian 
Esperanto-Konferencon, kiun mi memoras.

La alia demando rilatas la nombron de adeptoj de Volapuko. Schmidt 
rifuzas fojajn taksojn de kvar milionoj, sed senhezite akceptas unu 
milionon. Tamen, sxajnas al mi, laux la nombro de eldonajxoj, la 
partoprenon en la unua kongreso, kaj la distribuo de kluboj, ke la 
cifero devis esti malpli, kaj ke la cxefa entuziasmejo de Volapuko 
restis tra la historio de la lingvo la centro de Euxropo (Germanio, 
Auxstro-Hungario, Svislando), la Marnivelaj Landoj (Nederlando, 
Belgio) kaj eventuale Francio, kun nur relative malgrandaj penetroj 
en aliajn lokojn, kvankam tiuj "aliaj lokoj", tre disaj, trovigxis 
tra la tuta mondo.

La traduko ne estas malbona, sed mi devas plendi, ke du fojojn sur 
unu pagxo Combot uzas la vorton "estimo" anstataux la gxusta "takso".

Libro utila por tiuj, kiuj sxatas detalojn, sed malpli utila por 
tiuj, kiuj deziras klarigojn.

--

(1) Estis por mi granda plezuro vidi en la listo la nomon de la libro 
"Bienalak" de Theodor Storm; kaj fakte sur p. 28 Schmidt uzas la 
komencon de tiu romaneto por kompari la Schleyeran kaj DeJongan 
specojn de Volapuko. Mi unue renkontis la originalon, "Immensee", 
kiam mi estis knabo kaj trovis gxin inter la malnovaj mezlernejaj 
germanlingvaj tekstoj de mia patrino. Cetere, la Esperanta versio 
estas "Imenlago" kaj trovigxas en PDF-formato cxe la eLibrejo de la 
lamentata kaj lamentenda Franko Luin.

---

Schmidt, Johann: "History of the World Language Volapuk". Translated 
by Philippe Combot. Courgenard: Andre Cherpillod, 1996. 30 + XXII p. Paper.

Although the majority of people learn Esperanto in order to use it, 
there remains a small but non-negligible group of adherents whose 
interest related to the more general idea of planned languages. It is 
they who should be interested by this book, apparently written in 
1962, which discusses the first planned language to acquire a fairly 
large community of adherents.

Schmidt lovingly sketches the history of the language Volapu"k from 
Schleyer's inspiration in 1879 through the very successful eighties, 
the first strains (in Bavaria) in the Volapu"k movement, the reform 
battle between Schleyer and Kerckhoffs, the slow melting away of the 
movement in the nineties, the near disappearance in the first decade 
of the twentieth century, and the near but aborted renaissance after 
Arie De Jong's reforms. The book ends somewhat optimistically; 
despite De Jong's death in 1957, as late as 1962 Volapu"kagased in 
Amsterdam (who published the original of this booklet) evidently 
planned an ambitious publishing program (was it ever realized?).

But I would not call this history definitive. Schmidt dedicates to 
much space to long lists, one for each year, of "important" Volapu"k 
speakers, cities with clubs, and books published in the language (1) 
(which he also causes to reappear, in the right place but 
redundantly, in several useful indexes), and too little space to 
analysis of the successes and problems of the Volapu"k movement. On 
the other hand, he does not tend to be especially judgmental about 
e.g. the principals in the reform battle, and gives as much respect 
to Kerckhoffs as to Schleyer. We need, in future, a somewhat more 
analytical history of Volapu"k.

Two matters strike me as very interesting. One relates to the three 
congresses of Volapu"k. I've always pictured them as huge masses of 
Volapu"k adherents, swarming everywhere. Schmidt does not give 
numbers of partcipants for the second and third congresses, but 
mentions that 150 people took part in the first -- somewhat fewer 
than a quarter of the number who visited the first Esperanto World 
Congress two decades later, and only 50% more than were present at 
the largest All California Esperanto Conference that I remember.

The other question relates to the number of adherents of Volapu"k. 
Schmidt rejects occasional estimates of four million, but 
unhesitatingly accepts one million. But it seems to me, from the 
number of publications, the participation in the first congress, and 
the distribution of clubs that the number has to be less, and that 
the chief center of Volapu"k enthusiasm remained throughout the 
history of the language the heart of Europe (Germany, 
Austria-Hungary, Switzerland), the Low Countries (the Netherlands, 
Belgium) and possibly France, with only relatively small penetrations 
into other places, although these "other places", very widely 
scattered, were found throughout the world.

The translation is not bad, but I have to complain that twice on one 
page Combot uses the word "estimo" instead of the correct "takso" (estimate).

A book useful for those who like details, but less useful for those 
who want explanations.

--

(1) It was a great pleasure for me to see in the list the name of the 
book "Bienalak" by Theodor Storm; and in fact on p. 28 Schmidt uses 
the beginning of that novella to compare Schleyer's and De Jong's 
variants of Volapu"k. I first encountered the original, "Immensee", 
when I was a boy and found it amont my mother's old high-school 
German-language texts. The Esperanto version is "Imenlago" and can be 
found in PDF format at the late Franko Luin's eLibrejo.



-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo