Print

Print


Saluton Aleksandro!

Vi tuŝas en via mesaĝo kelkajn interesajn aferojn, kiujn mi volonte
konsideros.

La antidemokratio estas interesa sinteno. Oni plej facile povas havi kaj
propagi ĝin en demokratio! En diktaturo aŭ totalitareca socio oni riskas
trafi en karceron por ne-aprobitaj opinioj.

En jaro de elektoj, kaj ĉi tie en Svedio ni elektos la nacian, guberniajn
kaj komunumajn parlamentojn, oni facile ekpensas pri la senso de demokratio,
ĉu nun estas iu! Kaj mi kredas ke la demokratio havas avantaĝon antaŭ aliaj
sistemoj, eĉ se ĝi ne estas la plej efika sistemo. Ĝia avantaĝo estas ke ĝi
akceptas stultecon kaj tial agas kiel sekurigilo.

Partoprenado estas ofte bona kuracilo al totalitarismaj ideologioj. Historie
ni povas vidi multajn ekzemplojn kie totalitarismaj partioj post la
enkonduko de demokratio je la unuaj elektoj gajnas multajn voĉojn, sed en
sekvaj elektoj ili perdas, ĉar estas multe pli facile maĉadi politikajn
tezojn ol decidi pri plibonigo de la situacio por maljunuloj, pli bonaj
transirejoj de stratoj aŭ aliaj necesaĵoj. Tio estas simple enua laboro, kaj
niaj viglaj tezomaĉantoj ne plu povas ĝoji sed silentas, aŭ en aliaj kazoj
ili vokadas kiel antaŭe, sed neniuj plu aŭskultas. Sufiĉas la tezoj al ili.

Dirinte tion, mi tamen riskas aserti ke planlingvo devus povi konduki al
paco aŭ almenaŭ interkompreniĝo, nome se ekzistas volo ĉe la diversaj
partioj, kaj ke tio kio mankas al ili estas komunikilo.

Interesulo povas ankaŭ cerbumi pri la fakto ke konflikto povas esti
"helpata" flanke de grupoj kiuj havas intereson pri tio ke ĝi kontinuu.

Por nur mencii unu interna milito. La usonanoj en sia interna milito bonege
komprenis unu la alian, kio ne signifis ke la milito estis tre senkompata
historio.

Tamen, en ĉiuj konfliktoj estas avantaĝo se oni povas starti dialogon, kaj
klare ĉiuj devas partopreni en tiu dialogado.

Amike

Kjell R