Print

Print


La mesaĝo de Alexandre Xavier elvokas kelkajn interesajn cerbumadojn al kiuj mi volonte volas doni mian humilan kontribuon.

Ĝi enhavos inter alie la penson ke lingvo povas esti sufiĉe forte limitita tempa fenomeno. Ni ekzemple nomas la lingvon de la Iliado greka same kiel ni nomas la lingvon kantojn de Theodorakis pli ol du mil jarojn poste, ankaŭ greka. Kaj ne nur tio. La grekoj fakte liberigis sin de la purigita greka lingvo Katharevoussa, kiun iu universitata profesoro iam volis provizi ilin! Nuntempe la grekoj skribas la demotikan lingvon, liberigita je la amaso da akcentoj de la antikva lingvo, kiu povis nur ĝojigi la Lingvajn Spertulojn.

Estas ĝenerala opinio ke la morto de la latina lingvo okazis kiam oni dum la Renaskiĝo provis rekonduki la latinan lingvon al la klasika modelo. Tio kio okazis poste estis la eltirita angoro!

Kion ni konkludu? Eble la jenon: Ne komisiu al akademikulo aranĝi lingvon por vi. La rezulto povas esti nur katastrofo.

SED ni havas kiel kontraŭaj ekzemploj la aŭtoron de la sanskrita, kiu laŭ lingvistoj estas artefarita, planita lingvo.

Alian kontraŭekzemplon estus la usona lingvisto Marc Okrand, kiu konstruis klingon por la trekomanoj.

Kaj ni konsideru ĉiujn tiujn pastrojn kiuj kunhelpis en fla evoluado de la popolaj lingvoj en Eŭropo dum la lastaj jarcentoj.

Analogian historion al cia lingvo, la galega, havus Mäenkieli, kiun parolas la loĝantaro je la sveda flanko de la limo al Finlando en la Torneo/Tornio-valo, kiu nomiĝas tiel pro la limriveri Tornio inter Svedio kan Finlando. Hazarde Mäenkieli signifas Nia lingvo, tiel la parolantoj nomis sian lingvon, kiu estas nordfina dialekto kun sufiĉe forta influo de la sveda lingvo. Oni ellaboris gramatikon kaj vortarojn por la ĝis nun nur parola lingvo.

Cetere (alia) nacia lingvo kiun mi lernas en la lernejo povas esti same morta por mi kiel unuopa lernejano kiel ekzemple esperanto aŭ la latina. Gravas kiamaniere mi povas uzi la lingvon, kaj kiom aliaj homoj, kiuj interesas min, komprenas ĝin.

Amike

Kjell R


Den 23 april 2012 23:29 skrev Alexandre Xavier Casanova Domingo <[log in to unmask]>:

       Saluton, Kjelo.

       La lingvistiko kiel eksperimenta lingvoscienco, jam disigita el la filologio abstrakta kaj el tipaj pseŭdosciencaj literaturaj pripensoj pri la lingvoj, certe havas dubojn, sed ĝi ankaŭ havas pruvitajn faktojn.

       La tiel nomata moderna latina lingvo ne estas vera lingvo, kiel ne estas vera lingvo la tiel nomata moderna greka lingvo; kontraste, la moderna greka lingvo kaj la latinidaj lingvoj ja estas veraj lingvoj.

       Evidente, multaj lingvoj estas lernitaj formale ĉe la skolo hodiaŭ. Sed ne la plimulto. Jen la formale lernitaj lingvoj, jen la ne formale lernitaj, ili ĉiuj spertas konstantajn ŝanĝojn fonetiikaj, semantikaj kaj morfosintaksaj sub la leĝo el la plej malgranda peno. Jen fakto kaj ne nur teorio. Ekzistas neniu reala lingvo (jen, kreata kaj subtenita de spontanaj parolantoj) kiu ne ŝanĝu konstante, kaj speciale fonetike.

       La ekzemplo el la "moderna Latino" estos sufiĉe klariga.

       Se ni parolas pri reala lingvo aŭ dialekto latinida, ekzemple la franca aŭ la galega, ni povas difini realan prononcon, precipajn uzojn, geografiajn variaĵojn kaj tiel plu. Sed kiam ni parolas pri lingva fenomeno kiu, jam antaŭ multaj jaroj, ne plu estas parolata, kiel la Latino, ĉiu priskribo estas arbitra kaj finfine absurda.

       Ekzemple, se ni parolas pri "klasika" Latino, ni devos arbitre elekti jen arkaikan formon, kun vokativa kazo klare distingita de la nominativa kazo, jen posta formo ĉirkaŭ la ekapero de la kristismo, kie preskaŭ ĉiam la nominativo estas uzata ankaŭ kiel akuzativo, jen malfrua ekmezepoka formo, kiam la kazoj ankoraŭ ekzistas, sed forte simpligitaj kaj ĝenerale reduktitaj al la opono inter kazo subjekta kaj kazo objekta... kiel en Esperanto kaj en la moderna rumana lngvo; krom tio, ĉe la mezepoko la kazoj ne estas devigaj, ĉar oni povas ĉiam ilin anstataŭi per prepozicioj (aŭ per tipa fraza ordo). Por la "klasika" greka lingvo, kiu havas reale parolatan idon hodiaŭ, kun malpli granda morfosintaksa disigo (kelkaj kazoj estas ankoraŭ kutime respektitaj) la elekto estas ankoraŭ pli arbitra. Ni povas fiksi la "limon" jen en la presokrata epoko, jen en la sokrata aŭ perikla epoko (ĉi tio estas la komuna limo) jen en la koineo parolata kiam Jesukristo predikas kaj lia mesaĝo (elparolita en la aramea) estas konservita en simpligita greka lingvo forte hebreita semantike, jen en la bizanca epoko, jen... Eĉ hodiaŭ ekzistas "klasikista" tendenco en la moderna parolata greka lingvo.

       La reala lingvistika fakto estas la orala komunikado inter homoj. Ja oni rajtas konsideri duarangajn faktojn ĉirkaŭ ĉi tiu centra fakto, kiel la skribsistemo aŭ la oficialaj normoj de la standarditaj (ŝablonitaj) lingvoj, sed sen la oralaj sistemoj de komunikado, la lingvistiko ne povas eĉ ekzisti.

       Mi profitos cian ekzemplon pri la lernado por reiri al la eksperimentaj faktoj, kvankam per persona anekdoto. Ci, Kjelo, kaj ciaj samlandanoj, malgraŭ la hitlerismo, neniam travivis persekuton kontraŭ la uzo de la sveda lingvo, kiu klasike estas instruita ĉe la svedaj lernejoj. Sed en mia nacio, Galegujo, la historio kaj ĉefe la diktaturo nomata "frankismo" kiun mi suferis dum mia infaneco kaj mia adoleskeco, malpermesis la kleran uzadon de la galega lingvo, kaj ankaŭ ĝian formalan lernadon en la galegaj lernejoj. Mi, do, devis relerni formale la lingvon kiun mi ja parolis formale sen oficiala apogo. Sed la galega lingvo ekzistis antaŭ la moderna formado de la hodiaŭ oficiala Reĝa Akademio Galega, kaj ĝi evoluis ekde la mezepoko ĝis nun. La galega lingvo, dum la nomataj "obskuraj jarcentoj" (XVI-XIX) apenaŭ estis skribita kaj estis klare malaprobita de la politika centralismo hispankastila. Nur ĉe la komenco de la jarcento XIX nia kara lingvo reaperis kiel formala lingvo de kulturo, parole kaj skribe. Sed ĝi ĉiam estis lingvo, ĉiam ŝanĝiĝante per la leĝo el la minimuma peno. La "moderna latina lingvo", evidente estis ne parolita spontane sed ja jes skribita en Galegujo dum la obskuraj jarcentoj, kaj ĝi neniam ŝanĝis... ĉar ĝi ne estas vere lingvo. Hodiaŭ la galega lingvo, feliĉe, estas regule instruita en la naciaj lernejoj kaj havas regulan skriban uzadon. La malsameco aŭ sameco inter la galega, la portugala kaj la brazila estas relativa kaj malgranda, kiel tipe ankaŭ inter la sveda, la dana kaj la norvegaj (bokmolo kaj ninorsko). Tio kio gravas estas ke la reala komunikado inter parolantoj de la galega, la portugala kaj la brazila estas flua, se ili regas plene unu variaĵon de la "luza" aŭ "luzitana" lingvo.

       Malgraŭ ĉi tiuj malfacilaĵoj, mi daŭre uzas por la filozofio kaj la kulturo la galegan lingvon, la lingvon kiun mi preferas super ĉiuj aliaj, jen teritoriaj, jen helpoplanitaj. Ja mi bezonis (kaj ankoraŭ bezonas) formalan postan lernadon por ĝin regi plene; tie ci pravas. Sed la trajto de "ricevita" lingvo ne eliminas nek malgravigas la fundamentan trajton, la trajton el spontane parolita lingvo.

       Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto [log in to unmask] (trigrupo arobo yahoo punkto es).


       ----- Originala mesaĝo -----


       Mi konsentas kun Mathew, Chomsky naskiĝis en Usono kaj vivis ĉefe tie. Do li estu prononcata Ĉomski kaj ne Ĥomski, kio povas esti uzata en la hejmlando de liaj gepatroj. Komparu la komponiston Chopin, kiu francigis sian polan familian nomon. Dvorak, la aŭtoro de la alternativa lokigo de la skribmaŝinaj klavoj havis ĉeĥdevenon nomon, sed tio ne signifas ke ni skribas Dvořák! 

       Poste pri la lingveco de esperanto estas korekte noti ke la denaskaj parolantoj ne ludas la saman rolon kiel denaskaj parolantoj de la plej multaj – eble ĉiuj – etnaj lingvoj. Oni povus priskribi esperanton kiel "recivitan" lingvon same kiel oni parolas pri la ricevita prononco de la brita varianto de la angla lingvo. 

       Dum la lastaj monatoj mi parolas esperanton ĉiutage, sed mi ankaŭ parolas la polan kaj la uzo de esperanto ne diferenciĝas de la uzo de iu alia etna lingvo, ekzemple la sveda. 

       La eco de esperanto kiel "vera" lingvo similas iom la religiajn diskutojn, kiam oni ekzemple difinas la kredon de la atestantoj de Jehovo kiel ne-kristana religio. 

       En ambaŭ kazoj oni decidas pri certaj kriterioj kiuj fordifinas la fenomenon kiun oni ne ŝatas. 

       Ni devas ankaŭ konsideri la fakton ke ni ĉiuj lernis nian nacian lingvon en la lernejo. Ni pasas minimume 10 jarojn por plene ellerni nain nacian lingvon. Sen la lernejo ni povas esti bonaj denaskaj parolantoj de nia lingvo, sed ni ne povas uzi ĝin plene! 

       Oni do povas diri ke la artefaritaj lingvoj estas eblaj "ricevitaj" lingvoj. 

       Mi opinias ke Alexandre Xavier pravas pri la termino "esperantisto", ĝi havas "politikan" elementon en si. Fakte "esperantisto" nepre ne devas ankaŭ esti "esperanton-parolanto" se oni estu tre detala! 

       Amike

       Kjell R