Saluton al vi cxiuj.
     Kiel troigis Marsxalo Makluhano (Marshall McLuhan) la amasmedio estas la mesagxo.
     Por vi, partoprenantoj de la nova (kaj antauxvideble sterila) diskutofadeno, la demando pri la praktika internacia lingvo ja estas solvita: gxi estas la angla.
     Viaj raciigoj kaj argumentoj povas esti tre malsamaj kaj buntaj, sed la fakto estas ke cxi tie, ecx por diskuti la facilajxojn kaj malfacilajxojn de Esperanto kiel helpolingvo, neniu el vi pensis nek pensos uzi spontane alian lingvon ol la anglan.
     Nature: vi ne uzas nek uzos Esperanton por iu serioza internacia komunikado. Eble por pridiskuti Esperanton mem, sed neniam por komerca operacio, politika decido, amordeklarajxo, kaj tiel plu. Por tiaj seriozaj aferoj vi uzos la anglan aux, okaze, alian teritorian lingvon.
     Cxi tie, mem por pridiskuti Esperanton... gxin vi ne uzas, cxar gxi por vi estas nur hobio.
     Kaj la sola partoprenanto kiu Esperanton cxi tie uzas por Esperanton pridiskuti estas mi, la hispana fripono (reale galega anstataux hispana!, se fripono) kiu parolas en cxi tiu forumo cxiujn lingvojn escepte la anglan...
     Nun al la fono de la afero: laux mi, Esperanto estas mezfacila lingvo. Tre pli facila ol iu ajn teritoria lingvo, ja, sed kun neakcepteblaj malfacilajxoj.
     Evidente, la plej okulfrapa malfacilajxo de Esperanto estas gxiaj absurdaj kaj superfluaj supersignoj. Se mi skribus cxi tiun mesagxon per la angla, mi ne spertus problemon, sed per Esperanto ekzistas konstanta dubo cxu vi povos gxin legi akurate. Tial mi aldonas iksosurogatan version. Ankaux la deviga kaj fonetike obskura finajxo de akuzativo estas konstanta malfacilajxo. Kaj konstanta malfacilajxo, ankaux, estas la monstraj komponajxoj (semantike, grafike kaj fonetike) kiel "posttagmeze", "malplimulto" aux "malantauxeniri", simple kaj reale "vespere", "minoritato" aux "retrocesi", laux la internacia semantika radikaro.
     Esperanto tipa estas nur mezbona aux mediokra fazo de helpolingvo, fiksisme konservita gxis nun pro socialaj kauxzoj. Tial, ekzemple, neniu posta euxroklono minimume serioza ripetis la eroregon el la supersignoj.
     Por mi, zamenhofa Esperanto (klasika) ne estas tre facila, gxin mi ne rekomendas kiel helpolingvo kaj mi agnoskas ke pluraj aliaj euxroklonoj (ido, intalo, ulango aux mondlango, ikuso, linguo franka nova, sermo, sibelinguo, kaj tiel plu) estas pli tauxgaj ol Esperanto por la internacia komunikado.
     La kerna idearo de la euxroklonoj, jen, internaciata euxropokcidenta vortaro, fonetika ortografio per latina alfabeto, facila prononcado kiel en la hispana aux la itala, regula, simpla kaj antauxvidebla morfosintakso, restas gxis nun la firma bazo por tauxga kaj facila internacia helpoplanlingvo. La skemo estas simpla kaj facile komprenebla.
      La helpoplanlingvoj ne estas tre moderna elpensajxo. Ili cxiam ekzistis en la grandaj historiaj civilizacioj, tipe kiel simpligo kaj standardigo de unu teritoria lingvo aux pluraj similaj teritoriaj lingvoj. Pli popole kaj simple, la sabiroj, la kreoloj kaj la jxargonoj cxiam solvis la problemon el la komunikado inter homoj sen komuna lingvo teritoria. Hodiaux, ni havas sciencajn konitajxojn kiujn ne posedis la spontanaj kreantoj kaj uzantoj de helpoplanlingvoj. Sed la grandaj principoj dauxras: aposteriora vortaro facile agnoskebla, fonetika ortografio, reguloza morfosintakso precipe analizpozicia, kaj fleksebleso de adaptado cxe la busxoj de la uzantoj.
      La plej granda difekto de Esperanto estis kaj estas gxia elitismo. Nun tauxgas konstrui kaj uzi la euxroklonojn ekde la bazo, ekde la bezonoj de la parolantoj.
      Mi konkludas cxi tie, en la listo Auxkslango (Auxlang) per aludo al la interlinguxaiko, sxajne la euxroklono preferata de nia listestro Polo Bartleto (Paul Bartlett).
      La interlinguxaiko estas por mi multe pli desfacila, aktive, ol Esperanto. La pasiva agnoskado de la semantikaj radikoj estas tre pli bona ol en Esperanto, sed la malfonetika ortografio kaj la morfosintaksa malreguleco blokas mian aktivan uzadon. Mi preferas konservi la travideblecon el la internaciaj semantikaj radikoj kiun la interlinguxaiko posedas, sed kun fonetika ortografio kaj simpla, senescepta morfosintakso. Kiel en la ido, kun kelkaj plibonigoj. Laux mi, la ikuso estas la plej komforta euxroklono. La sxlosilo estas uzi la ikuson, aux iun ajn preferatan euxroklonon, por ion komuniki reale, anstataux regurde paroli foje kaj refoje pri la helpoplanlingvoj kaj la euxroklonoj mem.
      Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika posxto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).