Print

Print


Tajpante per Esperanto kaj aliaj ekzotalfabetaj lingvoj (iksosurogata versio).
       Saluton al vi cxiuj.
       Iuj el vi spertis malfacilajxojn ricevante mian unuan tekston per supersignoj. Tial mi gxin resendas per iksosurogato.

       ----------

     Tajpante per Esperanto kaj aliaj ekzotalfabetaj lingvoj (iksosurogata versio).

     Saluton al vi cxiuj.
     Cxi tiu mesagxo havas nerektan devenon en tipa troiga dialogo cxe anglalingva diskutoforumo kie, denove, oni fanfaronis duoble: ke la problemo pri la supersignoj de Esperanto kaj la tajpado de ekzotaj skribsistemoj jam estas solvita; kaj, aldone, ke Esperanto kaj la aliaj helpoplanlingvoj estas bona alternativo al la angla. Nature, cxiuj mesagxoj aperis, aperas kaj aperos per la angla lingvo, tie!
     Post ridegi, ridi kaj rideti pri cxi tiu tipa frivoleco el anglalingvaj eruditoj, mi pripensis la realan problemon kaj gxiajn solvojn.
     Estas neniu sekreto mia opiniado pri la supersignoj de Esperanto: ke, en cxiu bona helpoplanlingvo, la uzado de specialaj literoj aux signoj por indiki la prononcadon estas grava eraro. Simple, cxar la lingvistiko jam pruvis eksperimente ke pli ol dudek du aux dudek kvar fonemoj cxiam kauxzas oftajn problemojn de auxda komprenado, kiel tipe kiam oni intencas distingi (auxskulte, ne skribe) inter la vorto "kaprico" kaj la vorto "kapricxo" en Esperanto; do la baza latina alfabeto estas pli ol suficxa.
     Tio sobre dirita, la vero estas ke Esperanto uzas cxiutage la supersignojn, kaj ke multaj lingvoj uzas skribsistemojn ne apartenantaj al la klasika grupo da grandaj uxesteuxropajn lingvojn, grandaj uxesteuxropaj lingvoj preskaux cxiam tajpeblaj sub cxiuj kondicxoj.
     ... Sed la vero estas ke, cxi tie en Galegujo (en Euxropo kaj apud Hispanujo) ofte mi legas, en mangxovendejo apud mia hejmo, ofertojn pri "pi#a" aux io grafike simila. Kio okazis? Nature, la vera vorto por la du lingvoj komerce uzataj en tiu mangxovendejo estas "piņa" (prononce kvazaux "pinja") jen, en Esperanto, "ananaso"... sed la skribistemo por reklamoj kaj fakturoj malsukcesas regule ecx cxi tie, kie la supersigno de la litero "n" estas komuna afero, kaj ankaux kultura simbolo de identeco por la kastila aux hispana lingvo. Multaj aliaj lingvoj, ne nur la galega kaj la kastila, uzas la literon "ņ", kiu tipe indikas palatalan varianton por la fonemo "n". Nature, en mia fizika hispanlingva klavaro por komputilo, mi povas rekte tajpi la literon "ņ".
     La problemo, do, ekzistas... kaj gxi estas granda, ankaux ne solvita.
     Komputile oni devas agnoski, realiste, ke preskaux cxiuj tipaj komputiloj uzas la operaciantan sistemon Vindozo (Windows). Reduktante tiel la problemon, la demando estas do: kiel tajpi facile Esperanton, la kroatan, la rapanuian, la grekan, la araban, la tamilan, la cxinan, la mongolan, la etiopan (amharan) kaj tiel plu?
     Nun ekzistas oficiala sxablono por la tajpado kaj la legado de ekzotaj skribistemoj: unikodo (Unicode). La sxablono enkorpas kaj enkorpos progresive la malsamajn skribsistemojn de la lingvoj. Sed havi la grafikajn signojn ne estas kiel ilin tajpi facile, ne.
     Se ni deziras tajpi Esperanton unikode, ekzistas multaj tajpiloj, tamen mi rekomendas cxiam la tajpilon Xk. Cxi tiu tajpilo estas senkosta, senvirusa, flosanta sen korupti la sistemon, sobra konsumante potencon de la komputilo kaj, tajpante per la tipa iksosurogato, gxi produktas facile la dudek supersignatajn literojn (ses majusklojn kaj ses minusklojn). Gxi ankaux permesas facile produkti cxiujn iksokunmetajxojn, kiel "exu", "axu", "ix" aux "ox".
     Tamen, mi estas poligloto kiel aliaj inter vi; mi estas tradukisto en Esperanton el aliaj lingvoj kaj en aliajn lingvojn el Esperanto.
     Esperantujo, kompreneble, produktis multajn tajpilojn por tajpi Esperanton komputile, kiuj foje ankaux funkcias por tajpi aliajn ekzotalfabetajn lingvojn. Ni povus citi klasikajxojn kiel Cxapelilo, Ek, Klivo, Esperantilo, Tajpi, Simredo kaj tiel plu. La problemo estas ke cxi tiuj tajpiloj kaj aliaj jam ekstersperantaj, kiel Unired, Keyman, Global Writer, UniPad, WorldPad, Unicode Document Processor kaj aliaj, suferas tipe kaj tajpe gravajn difektojn. La unua difekto, nature, estas la prezo. La senkostaj programoj, kiuj ja estas abundaj, suferas aliajn teknikajn difektojn. La unua teknika difekto estas ke multaj el ili nur permesas skribi kelkajn lingvojn, sen ebleco de aldoni aux transformi klavarojn por tajpi novajn lingvojn. La dua teknika difekto estas ke multaj el ili nur permesas skribi bazan tekstojn, do la stilon kaj la formaton oni devus aldoni poste per auxtentika tekstoprilaborilo, mem se oni nur deziras substreki kelkajn vortojn. Kaj preskaux cxiuj estas peze manipuleblaj, kiel konceptitaj por programistoj aux duonprogramistoj, aspekto kiu forigas la mezan uzanton de komputilo kaj al ni, la aliaj uzantoj, lantigas la laboron.
     Nature, cxi tiuj programoj havas plibonigojn ju plu des pli. Ni evitu la barbarismon "cxiam pli"! Tial, kaj pro la kreado de novaj programoj, povos aperi tajpilo tre kompleta kaj komforta por preskaux cxiuj lingvoj de la mondo.
     Gxis nun, mi uzas kaj rekomendas cxefe la senkostan programon Multikey. Gxi povas damagxi la sistemon Vindozo, sed mi preparis flosantan version kiu ne tusxas la kernon de la sistemo. Gxi estas potenca kaj fleksebla softuxaro, nature utila por Esperanto sed ne nur; cxiuj latinalfabetaj lingvoj (pli ol tri kvaronoj da la lingvoj entute!) povas esti skribitaj per Multikey, kaj gxenerale sen grandaj problemoj. Ankaux, cxi tiu softuxaro skribas rekte malrekten, por la lingvoj araba kaj hebrea. Do, mi bezonas uzi aliajn tajpilojn nur por malmultaj ceteraj lingvoj kun apartaj malfacilajxoj, kiel la cxina aux la klasika egipta (per hieroglifoj). La manipulado estas iom pezoza, tamen kun grafika kaj musoklika fono.
     Cxi tiun mesagxon mi tajpis per Multikey, arangxante klavaron kiu produktas cxiun supersignatan literon per la klavo <  (kiu esas grafike simila al cxapeleto) plus la koncerna baza litero. Do < plus c esas cx kaj < plus U esas Ux.
     Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika posxto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).